Vikio de Nitobe!: Artikoloj?/ld ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | MalpermesiteLastaj Sxangxoj | MalpermesiteLastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Demokratio kaj lingva demokratio

Kiel vi vershajne jam scias, la vorto “demokratio” venas de la greka kaj signifas “popolpotenco” (dêmos - popolo, kratos - potenco). En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom malsame difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio (*). Ghi ekzemple ekzistas en chiuj shtato-membroj de EU.


(*)
Lau tiu difino, demokratio postulas gheneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organizighi kaj eldiri sian opinion sen danghero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el chia subbpremoj, kaj funkciantan leghan ordon, kiu protektas chi tiujn liberecojn. (Fonto: Vikipedio - http://eo.wikipedia.org/wiki/Demokratio)

Demokratio – longdaura procezo
La enkondukado de demokratio bezonis longan tempon. Jam 500 a.K. la nocio aperis por la unua fojo, en Ateno. Sed tiam nek virinoj, nek enmigrintoj nek sklavoj rajtis vochdoni au en ajna maniero esti parto de la tiutempa “demokratio”. Sekvis multe da penado kaj pluraj klasbataloj por ke demokratio konkeru Europon. Fine de 19a jarcento ghenerala kaj egala balotrajto estis enkondukita en multaj europaj landoj, sed nur dum la 20a jarcento virinoj ekhavis rajton partopreni en la demokratiaj procezoj.


Demokratio – la bazaj principoj
La du plej gravaj principoj malantau demokratio vershajne estas libereco kaj egaleco:

Esencaj aferoj en demokratio estas ankau debatoj kaj diskutoj en chiuj tavoloj de la socio. (Ni revenos al chi tiuj aferoj rilate al lingva demokratio.)


Demokratio - plursignifa koncepto
Krom la liberala au politika demokratio eblas paroli pri aliaj specoj de demokratio. Ekzemple ekonomia demokratio, t.e. ke la ekonomiaj rimedoj en socio estu relative egale dividitaj. Alia nocio estas socia demokratio kiu rilatas al la rajtoj en la socio pri ekzemple edukado kaj sanprizorgado. Se oni volas ke regu vera demokratio en shtato ne sufichas doni balotrajton al chiuj civitanoj, vera popolpotenco povas ekesti nur kiam chiuj havas decajn vivkondichojn kaj bonan edukon, char sen tiu minimuma bazo la popolanoj ne povas serioze kompreni la demandojn, konsultighi inter si, kaj ekzerci sian pripensitan kolektivan volon.


Demokratio – novaj defioj
La defioj kaj kondichoj por demokratio de tempo al tempo shanghighas. Unu ekzemplo de tio estis kiam pluraj landoj en Europo kreis Union kaj starigis komunan parlamenton, komisionon, jughejon ktp. Tamen, multaj opinias ke la Europa Unio ne estas tre demokratia. Por plibonigi la demokration je EU-nivelo starighis pluraj projektoj kaj kunlaborreto, unu el ili estas “Democracy International” / “Demokratio Internacia” (DI). DI havas plurajn interesajn ideojn, ekzemple la uzon de Rekta Demokratio (RD) kaj la projekton “European Citizens’ Initiative” / “Europa Civitana Iniciato” (ECI) lau kiu miliono da Europaj civitanoj povu alvoki la Europan Komisionon por proponi shanghon en la europa legharo. Jen kelkaj citajhoj de ilia hejmpagho (http://www.democracy-international.org/):





Demokratio – chu ankau lingva?
La ideoj kaj proponoj de DI sonas tre bone. Sed, shajnas ke la homoj malantau DI malatentis unu gravan aspekton de internacia demokratio, nome la lingvan. Char la civitanoj de EU venas el multaj diversaj lingvogrupoj devus esti nature ke la lingva aspekto de demokratio farighu aktuala kaj esplorinda, por vere ekhavi pli da internacia demokratio. Kiel havi debatojn kaj diskutojn inter homoj el pluraj landoj se la civitanoj de EU ne povas facile komuniki unu kun aliaj? Vere, la eblo libere esprimi sin kaj egaleco en internacia komunikado devus esti tute esencaj en la laboro por starigi internacian demokration. Pro tio ni proponas enkondukadon de nova koncepto en la politikan EU-debaton, nome “lingva demokratio”.


Lingva demokratio – relative nova [nur en la Eo-versio]
Kiam aperas nova termino au koncepto kutime dauras iom da tempo antau ol ghi stabilighas kaj homoj ekscias pri ghi kaj kion ghi signifas. Antau 10 jaroj Mark Fettes (Kanado) elpensis la titolon “Al lingva demokratio” rilate al la unua Nitobe-simpozio (Prago 1996) kaj poste UEA prenis similan nomon en la titolo de sia laborplano. Sed shajnas ke malmultaj ekster Esperantujo scias pri la nocio “lingva demokratio”. Cetere, chu ni mem havas komunan rigardon pri kiel difini au klarigi ghin?


Lingva demokratio – kio estas?
Jen provo iel difini la koncepton “lingva demokratio”.
Bazaj principoj de lingva demokratio:

Gravaj rajtoj de lingva demokratio:

Certe eblas multe pli detale kaj amplekse difini kaj klarigi kio estas “lingva demokratio”, sed se la celo estas enkonduki novan koncpeton en la politikan EU-debaton, ghi vershajne ne estu tro “komplika”.


Lingva demokratio – subsidiareco
La principo de subsidiareco signifas ke se oni povas uzi la lokajn rimedojn kaj apliki la lokajn leghojn, oni faras tion; kaj ke oni supreniras al pli "altnivelaj" eroj de la sistemo nur en tiuj kazoj, en kiuj vere necesas tiu grimpo supren. La koncepto lingva demokratio bone kongruas kun la principo de subsidareco, ekzemple:


Lingva demokratio – ankorau ne
En la hodiaua mondo ni daure vidas ke en multaj landoj mankas politika demokratio kaj en preskau chiuj landoj la ekonomia kaj socia demokratioj ankorau ne penetis la tutan socion. Kvankam pli kaj pli da infanoj ja havas eblon iri al lernejo, daure estas tre malegalaj kondichoj kiam temas pri kiuj povas studi en universitato kaj en multaj landoj nur la richaj havas aliron al bona sanprizorgado, por mencii nur kelkajn ekzemplojn. Kio do pri lingva demokratio, kiel statas pri ghi? Ghenerale homoj ne tre konscias pri malegalecoj en la lingva kampo, sed ili fakte abundas. Pensu ekzemple pri:


Lingva demokratio – chu iam?
Same kiel la politika demokratio bezonis pli ol 2000 jarojn por konkeri la shtatojn en EU, certe bezonatos longa tempo por enkonduki veran lingvan demokration en la union. Eble la plej granda malfacilajho hodiau, rilate al lingva demokratio, estas ke tre malmultaj homoj konscias pri la lingvaj aspektoj de internacia demokratio. La grandaj plejmultoj ja vivas en sia loka medio kaj kutime ne havas grandan bezonon je internaciaj kontaktoj. La homoj kiuj atingas internacian karieron faras tion parte pro iliaj lingvaj kapabloj, do por ili kutime ne estas problemo esprimi sin en fremda lingvo. Tamen, EU-gravuloj ekkonsciis pri tio ke multaj civitanoj en EU ne tre sentas sin parto de la unio, sed daure malmultaj ligas tion al la lingvaj demandoj. Chu entute ekzistas tia ligo? Chu EU farighus pli demokratieca se lingva demokratio ekhavus grandan atenton? En tiuj chi kampoj necesas certe multe da diskutado kaj esplorado.


Lingva demokratio – nova centro en la reto
Jhus pretighis nova centro en la reto kun la nomo Nitobe-centro por lingva demokratio (http://nitobe.info). Ghi celas levi demandojn kaj instigi esploradon pri aferoj kiuj rilatas al lingva demokratio. La centro uzas la nomon de NITOBE Inazo, iama vicsekretario de la Ligo de Nacioj (antauulo de la Unuighintaj Nacioj). En 1921 Nitobe observis la funkciadon de Esperanto en la rolo de internacia lingvo kaj en sia raporto al la Ligo de Nacioj skribis:


Demokratio – Lingva demokratio – konkludaj pensoj
Grandaj shanghoj en niaj socioj kutime bezonas multe da tempo kaj tiel evidente estas pri la specoj de demokratio menciitaj supre, sendepende chu temas pri la politika, ekonomia, socia au lingva. Shajnas ke demokratiigo de la socio estas procezo en kiu rolas kaj luktado de la “malfortaj” grupoj por ke ili ekhavu pli da rajtoj, ebloj kaj subteno, kaj ghenerala maturigho de la popolo por ke ekestu preteco doni subtenon kaj egalecajn eblojn al chiuj en la socio. Tiel estas vershajne ankau pri la lingva demokratio. Kvankam la supra citajho de Nitobe estas iom malnoveca, li esence pravas. Lingva demokratio estas plej grava por tiuj kiuj ekzemple havas minoritatan lingvon kiel gepatran lingvon, kiuj devis forlasi sian hejmlandon, ne facile lernas fremdan lingvon au ne havas eblon studi eksterlande. Tamen, se la evoluo de la mondo daure plu kunligos la naciojn, politike, ekonomie, kulture ktp, kaj se la homaro daure, ech se poiomete, klerighas kaj maturighas, tiuokaze estas nur demando de tempo antau ol internacia demokratio kaj lingva demokratio estos tre gravaj kaj popularaj temoj en nia momente hhaosa, sed tre bela mondo.



 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]