Vikio de Nitobe!: DokumentujoPrezentojGermanaTutmondKonscio ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | MalpermesiteLastaj Sxangxoj | MalpermesiteLastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

GermanaVersio


Originala Dokumento


Tradukenda:


Zusammenfassung


Titel: Erziehung zu einem weltweitem Bewusstsein durch Esperanto
Thema: Sprachen im kulturübergreifenden Unterricht
Typ: Präsentation
Verfasser: Kobayashi Tsukasa
Zusammenfassung: Die schnelle Erlernbarkeit des Esperanto wurde schon vor 74 Jahren in einer Konferenz des Völkerbundes festgestellt, aber sie erhält ihre wahre Bedeutung im gegenwärtigen Zeitalter der internationalen Kommunikation. Fremdsprachen sind zu schwer erlernbar für normale Menschen, ob es sich nun um Asiaten handelt, die europäische Sprachen lernen oder Europäer, die Chinesisch lernen. Andererseits verlangt das weltweite Wachstum von Problemen nach Ausbildung und Weiterbildung durch Sprache. Dies ist die Bestimmung von Esperanto. Nicht als offizielle Sprache für zwischenstaatliche Angelegenheiten, sondern als Sprache der Bürger. Es stellt ein besonders wichtiges Mittel zur Erwachsenenbildung dar, deren Klientel immer weiter wächst und gibt etwas Lebenwertes, für die, denen das Leben nur noch wenig wert ist. Esperanto hat in Japan bereits eine bedeutende Rolle in der interkulturellen Bildung gespielt.


Quelle: "Al lingva demokratio - Aktoj de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj Prago, 20-23 julio 1996", UEA , 1998


'Artikolo'


(2,25 paĝoj A4)


Erziehung zu einem weltweitem Bewusstsein durch Esperanto
KOBAYASHI Tsukasa
Universala Esperanto-Asocio

Mi deziras uzi la vorton edukado ne nur por la edukado en la lernejo, gimnazio aŭ universitato,

sed ankaŭ celante edukadon por ĉiuj lernantoj dum tutvivdaŭro. Antaŭ 74 jaroj, en 1922,
Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejoj okazis en la Palaco de Ligo de Nacioj en
Ĝenevo, kies sekretariaro, D-ro Nitobe kaj aliaj, ĵus preparis raporton pri la sama temo. La
konferencon partoprenis cento da instruistoj kaj profesoroj el 28 landoj.

La Konferenco deklaris jenan konkludon el la sperto en la 250 urboj tutmondaj:
1. Instruado de Esperanto helpis la infanojn pli profunde koni sian lingvon;
2. Kiel la unua fremda lingvo, Esperanto estas facila. Tial la duan fremdan lingvon oni poste

lernos pli kuraĝe kaj pli sperte kiam oni jam sukcesis pri la unua. Anstataŭ perdigi tempon, la
instruado de Esperanto ŝparus tempon por instrui fremdajn lingvojn;

3. Esperanto helpis lernadon de geografio kaj pac-edukado per internacia korespondado. La

lernantoj komprenis ke oni devas akcepti alian kulturon.

La Konferenco okazis jam antaŭ 74 jaroj. Tiam ankoraŭ internacieco estis ne tiel populara

kompare kun la nuna situacio. La Konferenco estis certe tro frua, de nuna vidpunkto.

La internaciiĝo kreskis tre rapide lastatempe. Pro la evoluo de la aviadilo multaj vojaĝantoj

vizitas eksterlandon. En la 1994-a jaro, ĉirkaŭ 10 procentoj de la tuta japana loĝantaro vojaĝis
eksterlanden (precize 13,579,000 japanoj!). Pro la plimultiĝo de satelitoj, oni facile povas rigardi
la programaron de eksterlanda televido translandlime. Kaj pro la disvolviĝo de la komputilo,
Internet (Interreto) tre rapide disvastiĝas.

Tial, nuntempe, multaj homoj havas kontakton kun eksterlandanoj kiuj parolas aliajn lingvojn.

Oni ja reale komprenas ke la mondo tergloba estu la unusola. Sed la lingva baro obstine staras
antaŭ ni same kiel en la epoko de Babelturo. Nur la elitoj inteligentaj en multaj landoj povos uzi
la oficialajn lingvojn uzatajn en Unuiĝintaj Nacioj (ekzemple la anglan) kiel la internacian
lingvon. Tamen tiuj lingvoj estas tro malfacile lerneblaj por ne-inteligentaj homoj, azianoj aŭ
afrikanoj. Tio estus tute sama sento kiam eŭropanoj lernas ĉinajn literojn ideogramajn. Ĉu vi
havas kuraĝon lerni 3000 ĉinajn literojn? Se oni devus elekti unu solan internacian komunan
lingvon laŭ la tutmonda uzantaro de ĝi kiel gepatran lingvon, ĉiuj popoloj devus lerni la ĉinan
lingvon. Tio estus terura afero por la eŭropanoj. Konsideru: tute samaj estas la oficialaj lingvoj
de UN por ne-inteligentaj homoj, azianoj aŭ afrikanoj. Se mi rigardas ĉirkaŭ 200 personojn
najbarajn en mia vilaĝo, neniu povas paroli oficialan lingvon de UN.

Nun kelkaj gravaj problemoj minacas nian mondon, interalie: pliaĝiĝo de la socio; eksplodo de

la nombro de loĝantoj; disrompo de la ĉirkaŭaĵo, polucio, dezertiĝo; aidoso, bova spongeca
encefalopatio (frenezbova malsano); energio (kontrolo por atom-energio, petrolo, ktp); manko de
manĝaĵoj, malsato; batalado inter gentoj aŭ religioj; perdiĝo de la vivcelo, psikologia malriĉiĝo.

Unue, la nombro de pliaĝuloj pli ol 60-jaraj rapide kreskas. Post 1955, la vivdaŭro tre rapide

plilongiĝis. Nature pliaĝuloj jam ne laboradas post emeritiĝo. La proporcio de pliaĝuloj estas
nuntempe ĉirkaŭ 15 procentoj de la tuta loĝantaro en la progresintaj landoj. Ĝi atingos 30
procentojn en 2050. Kiel oni prizorgos tiujn pliaĝulojn kiuj okupas trionon el la loĝantaro
tutmonda, tio estas tre grava problemo.

Due, oni timas la eksplodon de la nombro de la loĝantaro. Bonvole konsideru la fakton ke tio

okazos ĉefe en Azio kaj Afriko.


Trie, la tutmonda nombro de la infektitoj de viruso HIV atingos 40 milionojn da homoj en la

jaro 2000. Tio signifas ke unu el 100 personoj estos infektita. Ĉiutage, novaj 7500 infektitoj
aperas, laŭ la Monda Organizo de Sano.

Ĉiu aŭskultanto facile povas kompreni la gravan rolon de edukado kaj klerigo por

kontraŭbatali tiujn problemojn. Se oni parolus unu komunan lingvon, la edukado kaj klerigo
fariĝus ege facilaj, kaj plue multaj volontuloj en la mondo povus kontribui por tia edukado kaj
klerigo per unu komuna lingvo. Tio estos certe granda helpo al UN inkluzive de Unesko kaj
MOS, ĉar la malmultaj laborantoj en tiuj organizaĵoj sole ne povos solvi la problemojn
grandiozajn.

Mi deziras demandi al la laborantoj kaj oficistoj de UN jene: “Ĉu vi trinkas Koka-kolaon?”

Eble ili respondus “jes”, kvankam UN neniam deklaris ke Koka-kolao estas unu el la kvin
oficialaj trinkaĵoj de UN.

Se multaj popoloj uzos Esperanton, la laborantoj en UN nature uzos Esperanton, same kiel la

trinkaĵon Koka-kolao. Tial, la rolo de UEA estas ne la peto pri akcepto de Esperanto kiel la
oficiala lingvo en UN: ĝi devus esti la skuo al UN aŭ Unesko, pro kiu UN aŭ Unesko rekomendu
lernadon de Esperanto al ĉiuj popoloj en la mondo, kaj helpus disvastigon de Esperanto
mondskale.

Unue, Esperanto devos esti ne la internacia aŭ inter-registara lingvo, sed inter-popola aŭ inter-

civitana lingvo. Se Esperanto disvastiĝos sufiĉe inter popoloj, tiam nature Esperanto kreskos al la
inter-nacia aŭ inter-registara lingvo. Antaŭ cent jaroj, esperantisto estis nur unusola, Zamenhof,
en la mondo, tamen nun miliono da esperantistoj troviĝas en la mondo. Post cent jaroj, certe la
plejmulto de la popoloj estos esperantistoj, mi kredas.

La edukado por la pliaĝuloj estas tre grava. La edukado devas esti tutvivdaŭra. Kaj ĝi devas

esti alirebla al ĉiu, ĉiam kaj ĉie. Por tiu celo, Esperanto-kurso estas tre oportuna. Ĝi donas al la
lernantoj internacian pensmanieron. Ekster tiu vidpunkto, oni ne povas kontraŭbatali la
suprediritajn gravajn problemojn. Ni estas nek politikistoj nek ministroj, do kiamaniere oni
povos kantraŭbatali tiujn problemojn krom tra edukado kaj klerigo per la lingvo?

Aliflanke, oni devas rigardi la psikologian problemon. Multaj homoj, precipe la pliaĝuloj kaj

19 milionoj da rifuĝintoj, perdas la celon de sia vivo. En japana lingvo oni uzas la vorton ikigai
por la celo de la vivo aŭ valoro de vivo. Por redoni ikigai al tiuj homoj, Esperanto estas certe
utila, ĉar ni observis multajn personojn kiuj gajnis sian ikigai per Esperanto kiel s-ro AKITA Uĵaku
(1883-1962), japana fama dramaturgo, kiu rezignis sinmortigon trovinte Esperanton.

Esperanto estas ne nur unu lingvo, sed ankaŭ la realiĝo de la ideo ke la neŭtrala internacia

komuna lingvo estas nepre necesa. Kaj la rolo de Esperanto estu ŝanĝi la socion aŭ personon pli
bonen per klerigo uzante sian lingvan forton. Per klerigo la socio aŭ homaro certe pliboniĝos. D-
ro Zamenhof deziris ke Esperanto estu la realigilo de intergenta frateco kaj justeco en la mondo
per reciproka interkompreniĝo.

Nu, mi deziras montri du bonajn ekzemplojn de klerigo per Esperanto. SAITO Hidekacu (1908-

1940) kaj HASEGAWA Teru (plumnome Verda Majo; 1912-1946) ambaŭ estis japanaj esperantistoj.
Ili lernis Esperanton en la tridekaj jaroj kaj sciis la veran fakton pri la japana invado kontraŭ
Ĉinio dum la Pacifika Milito pere de Esperanta korespondado. Ili batalis sole kontraŭ la japana
registaro. S-ro Saitô eldonadis gazetojn en kiuj li kritikis, sub la nomo de lingva imperiismo, la
perfortan uzadon de la japana lingvo en japanaj kolonioj. Li asertis ke ne-inteligentaj
proletaranoj ne povos lerni malfacilan fremdlingvon, tial ili devos lerni Esperanton. F-ino
Hasegawa edziniĝis kun ĉina esperantisto s-ro Liu Ren kaj iris al Ĉinio, tiam malamika lando
kontraŭ Japanio. Íi elsendis per ĉina radio sian propagandon al japanaj soldatoj batalantaj en
Ĉinio, uzante japanan lingvon kiel jene: “Forĵetu viajn pafilojn! La venko de Ĉinio en tiu ĉi
milito signifas ne nur liberigon de la ĉina nacio, sed ankaŭ tiun de ĉiuj premataj popoloj en la
Ekstrema Oriento inkluzive la japanan.”


Nuntempe, per japanaj tradukoj de Esperantaj verkoj, ni povis scii la mizeron de la milito.

Kelkaj libroj pri Auschwitz, Hiroŝimo, Vjetnamio kaj Jugoslavio estis tradukitaj japanen el
Esperanta eldono. Nur per tiuj libroj, ni povis scii la faktojn.

La 19-a kaj 20-a jarcentoj estis erao de liberiĝo por la homaro. Dum miloj da jaroj la homaro

suferadis pro multaj piedo-katenoj kaj diskriminacio. Markso (1818-1883) deziris liberigi la
homaron el ekonomia kateno. Freŭdo (1856-1939) volis liberigi la homaron el senkonscia kateno.
Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), la kreinto de Esperanto, deziris liberigi la tutan
homaron el lingva kateno. Franca verkisto, Nobel-premiito, Romain Rolland (1866-1944) diris
“Esperanto estas la armilo por liberigi la homaron.”

Esperanto celas plibonigi la tutan mondon per lingva komunikado, edukado, kaj klerigo, sed ne

per perforta revolucio aŭ milito. Rusa novelisto Lev Tolstoj (1828-1910) skribis “Lernado de
Esperanto kaj ĝia disvastiĝo sendube . . . helpas al kreo de la Dia Regno, la plej ĉefa kaj sola
destino de la homa vivo.”


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]