En la brosxuro
http://europa.eu.int/comm/publications/booklets/move/45/en.pdf estas bonaj priskriboj de la konkreta lingvopolitiko de EU.
Mankoj kaj problemoj rilate la lingvopolitikon de EU
- Foje mankas tradukoj en cxiuj oficialaj lingvoj, vidu ekzemple la relative novan ttt-pagxaron de la Komisiono:
http://europa.eu.int/youreurope/about/en.html
- La servoj rilate la grandajn lingvojn estas pli bonaj ol la servoj rilate la malgrandaj lingvoj en la EU-parlamento (*)
- Se oni skribas en unu lingvo al EU-instanco, oni foje ricevas respondon en alia lingvo (**)
- Kvankam la investado en lingvolernadon estas tre granda, la rezultoj estas relative malbonaj
- Granda nombro da EU-civitanoj ne povas interkomuniki pro tio ke estis por ili tro malfacile lerni unu el la oficialaj lingvoj de EU
- La nuna politiko malebligas debatojn k.s. por tuteuxropa publiko pro manko de komuna lingvo, kaj sen komuna debato malfacilas havi veran demokration
- Homoj kiun profundaj konoj de la angla havas ofte grandajn avantagxojn kiam temas pri trovi EU-rilatan laboron
- ?
Bv sendi viajn punktojn al hokan@ikso.net
(*)
Sveda EU-parlamentano, Jonas Sjostedt:
"Jag tycker att tolkning och översättning fungerar ganska bra i parlamentet. Men det är uppenbart att servicen är bättre för de stora språken, det gäller såväl kvalité som hastighet när det gäller skriftlig översättning. Någon enstaka gång är översättningen från svenska så dålig att fel uppstår, översättningen till svenska håller däremot hög och jämn kvalité."
(**)
Hokan Lundberg spertis tion, indus kolekti pliajn pruvojn/ekzemplojn...