Demandoj pri lingvolernado en lernejoj
Kadre de la pagxaro Nitobe-centro por lingva demokratio (
http://nitobe.info) ni volas arigi kaj kompari datumojn pri lingvolernado cxirkaux la mondo. (Tiu cxi pagxo estas la unua pasxo en tiu proceso. Poste la informoj estos prezentataj sub "Lingvaj demandoj - Lingvoinstruado" en la Nitobe-centro.)
Lernejnivelaj difinoj:
- baznivela/baza/elementa lernejo - agxo: 6,7 - 10-14
- meznivela/meza lernejo - agxo: 10-14 - 18,19
- superanivela/supera lernejo - agxo: 18,19 -
Tamen, cxar tio tre dependas de la nacia lerneja sistemo, bv cxiam indiki la agxon de la lernantoj respondante la malsuprajn demandojn.
Bv viajn respondojn enmeti malsupre aux sendi al .
0) Kutime inter kiuj agxoj infanoj/junuloj frekventas bazan, mezan kaj superan lernejojn vialande?
- Svedio: La bazan inter 7 kaj 16 (dum 9 jaroj), la mezan (gimnazio) inter 16 kaj 19 (dum 3 jaroj) kaj la superan (altlernejo aux universitato) iam poste (dum 3-5 jaroj)
- Italio: La bazan kutime inter 6-11 (dum 5 jaroj), la mezan inter 11-13 (dum 3 jaroj) kaj la altan poste (dum 3-5 jaroj)
- Germanio: [komplika situacio...]
- Pollando: bazan: 7 - 11 jaroj, gimnazion: 12-15, liceon: 16-18 jaroj, altan lernejon: 19-24
- Belgio: elementa: 3-6 jaroj, baza: 6-12 jaroj, meza: 12-18 jaroj, "alta" en nia lando signifas _post_gimnazio_, do ekde 18 jaroj
- Georgia, Usono: Bazan / mezan: 5 - 18 jaragxaj, Alta (universitato): 18 - 22 jaragxaj
- Usono: Kindergarten (K) 5-6; Elementary, 6 jaroj, 6-12 (Baza); Junior High / Middle, 2 jaroj, 12-14 (Antaumeza); High, 4 jaroj, 14-18 (Meza); College / University, 4 jaroj, 18-22 (Alta)
- Auxstralio: bazan - 6-jaragxaj, mezan - 11/12-jaragxaj, altan - 17/18-jaragxaj
- Britio: Baza: 5 - 7; Meza: 7 - 11; Alta: 12 - 16 (18).
- Finnlando:
- Baza lernejo agxoj 7-12 kaj 13-15, kutime en apartaj konstruajxoj. Senpaga, deviga.
- Ni nomas "meza" la lernejon kie la gelerantoj havas 16-18 jarojn. Gxi estas libervola, elektebla, parte pagenda, nome la lernilojn kaj kelkfoje la veturadon lernejen oni devas mem pagi, kaj gxi kondukas al la abiturienta ekzameno.
- "Altlernejo" por finnoj estus universitatnivela studejo. La nomoj de lernejoj ne fidinde tradukeblas, cxar la sistemoj diferencas en diversaj landoj.
- Ukrainio: La bazan lernejon oni komencas frekventi je 6-jara agxo; la meza komencigxas je 10-jara agxo. Al supera lernejo oni iras je 17-jara agxo.
- Hungario: Bazan lernejon ekde la 6-a jaro. Meza ekzistas en tri variantoj: 8-klasa (por 10-18 jaraj infanoj), 6-klasa (por 12-18 jaraj infanoj) kaj 4-klasa (por 14-18 jaraj infanoj). Cxi-lasta estas la plej ofta.
1) Kiam lernantoj en via lando/regiono eklernas sian unuan fremdan lingvon?
- Svedio: Iam kiam ili estas 7-10-jaraj ili eklernas la anglan
- Italio: Kiam ili estas 6-jaraj dum la unua jaro en elementa lernejo, sed ne cxiam, cxar kekfoje oni ne havas monon por pagi la instruiston
- Germanio: La (fremd)lingvolernado normale komencigxas en la kvina klaso, kiam la lernantoj havas dek aux dekunu jarojn.
- Pollando: kutime en dua klaso - 8 jaragxuloj
- Belgio: je la agho de 10 jaroj, la francan aux la flandran
- Georgia, Usono: Mezlernejo (14 jaragxaj)
- Usono: 17% havas la eblecon elekti lingvon en bazlernejo (Elementary), do maksimume 1 el 6. Multe pli (mi ne havas statistikon, devus kontroli la nunan situacion) havas la eblecon elekti lingvon en Antaumezlernejo (Junior High). Plej multaj eklernas sian unuan fremdan lingvon 14-jaraj en la mezlernejo.
- Auxstralio: publike en la baza lernejo
- Britio: Enirante la mezan, sed ekde 2009 estos devige eklerni fremdan lingvon je elementa lernejo.
- Finnlando: En la agxo de 9 jaroj.
- Ukrainio: Ekde la unua lernojaro.
- Hungario: En la kvara klaso de la baza lernejo. (En specialaj lernejoj eblas pli frue.)
2) Inter kiuj lingvoj eblas elekti la unuan fremdan lingvon?
- Svedio: Ne eblas elekti, cxiuj eklernas la anglan unue
- Italio: Ne eblas elekti, cxiuj devas lerni la lingvon kiun la instruisto konas, precipe la anglan, sed ankaux la franca povas esti
- Germanio: La unua fremda lingvo normale estas la angla, sed depende de la regiono aux lernejo povas esti ankaux la latina aux la franca lingvoj (la franca principe en la regiono de Sarlando apud la landlimito de Francio).
- Pollando: kutime inter la angla kaj germana - sed fojfoje povas esti ankaux la franca (malpli ofte)
- Belgio: la unuan fremdan en Belgio ne eblas elekti, estas simple la lingvo de la alia parto de Belgio
- Georgia, Usono: Germana, franca, hispana (multoble plej populara), latina.
- Usono: 67% elektas la hispanan, parte pro tio ke en multaj lernejoj oni proponas nur tiun lingvon. Pluraj sxtatoj rekonas la hispanan kiel "la duan lingvon de Usono" kaj aliaj estas en la malsama kategorio "fremfaj lingvoj". En la bazlernejo plej multaj proponas nur la hispanan, kio kauzas ankorau pli grandajn perdojn por la aliaj lingvoj cxar la lernantoj kaj iliaj gepatratoj preferas daurigi la lernadon de la lingvo jam eklernita en la bazlernejo, au en la antaumezlernejo. En suficxe grandaj lernejoj eblas elekti poste la francan, poste la germanan. En kelkaj kazoj, plejofte elitaj, eblas elekti la latinan. 3 el 100 alvenas al la universitato kun nur la latina, au la latina unue. Sekvas en apartaj kazoj kaj en grandaj programoj la ebleco lerni la italan, la japanan kaj la cxinan, antau cxiuj aliaj. Ekzistas specifaj ciferoj supozeble tra
http://www.actfl.org.
- Auxstralio: La lernejo mem decidas inter 8 lingvoj elektitaj el nacia listo de 16 lingvoj, 4 europaj kaj 4 aziaj, sed la lernejo ankau rajtas elekti komunuman lingvon se trovigxas diplomita instruisto.
- Britio: La franca; malpli ofte la germana aux hispana; tre malofte la itala.
- Finnlando: Inter la angla, germana, franca, rusa, sed kutime oni auxtomate elektas la anglan, timante ke se oni translokigxos, oni ne povos dauxrigi la studadon de iu malpli kutima lingvo. Povas esti ankaux, ke ne troveblas instruisto aux ne troveblas suficxe da lernantoj por fari grupon.
- Ukrainio: Kutime oni ne povas elekti, cxar preskau en cxiuj lernenjoj oni komencas de la angla. En liceoj kaj gimnazioj poste aldonigxas ekz. la franca, la germana kaj tre malofte iuj aliaj lingvoj.
- Hungario: En cxiu lernejtipo estas elektebla tiu lingvo, kiun enhavas la pedagogia programo de la koncerna lernejo. La enhavon de la pedagogia programo influas la instruistaro, la direktoro kaj la financanto de la lernejo. Rajtas instrui lauxregule kvalifikitaj instruistoj. La plej gxenerale instruata lingvo estas la angla aux la germana, depende de la lokaj ebloj kaj pedprogramo.
3) Dum kiom da horoj (60 minutoj) kaj jaroj la unua fremda lingvo estas instruata?
- Svedio: 480 horojn en la baza lernejo (9-jara) kaj 100-300 horojn (depende de programo) en la meza lernejo (3-jara)
- Italio: En la baza lernejo 2 horojn semajne, en la meza 3 horojn, en la supera dependas
- Germanio: La unua fremda lingov estas insturata dum tri gxis kvin horoj semajne (depende de la lernejotipo).
- Pollando: tio dependas de la lernejo, se post baza lernejo oni iros al lernejo kie la unua lingvo de iu lernanto ne estas instruata, oni lernas gxin nur dum 5 jaroj, sed kutime oni daurigas en gimnazio kaj liceo
- Belgio: dum 8 jaroj (10- ghis 18-jaragho), horoj varias inter 2 kaj 4 horoj semajne
- Georgia, Usono: Unufoje tage dum almenaux du jaroj (deviga), dum kvar jaroj (ebla).
- Usono: Plej multaj lernas cxiutage dum unu klashoro, plejofte 40 minutoj au iom pli, kaj dum 2 jaroj (14-16 jaragxaj). En la t.n. "block plan", la lernantoj povas havi 2 "duoblajn" klasojn de 1 1/2 horoj, kaj ne havi klasojn dum la interaj tagoj. Por multaj universitataj sistemoj oni rekomendas trian jaron, tamen la granda plimulto lernas nur dum tiuj du jaroj, la kutima minimuma postulo de mezlerneja sistemo. El 100 kiuj alvenas al universitato, nur 1 neniam lernis fremdan lingvon en sia mezlernejo. El hejmlernantoj, multe pli ne lernis fremdan lingvon, kaj kiuj lernis, kutime lernis tute neadekvate kaj devas rekomenci.
- Auxstralio: Estas malfacile kalkuli kiom da horoj la lingvo estas instruata en baza lernejo, sed rekomendata estas almenau 1 horo semajne dum kvar jaroj.
- Britio: Dum maks. kvar horoj semajne inter la agxoj de 11-14; poste ne plu estas devige lerni fremdan lingvon.
- Finnlando: Dum 7 jaroj, 2-3 lecionojn (45 minutajn) semajne.
- Ukrainio: -
- Hungario: 2-3 horoj/semajno. Dum 5; aux se studoj dauxras en gimnazio: 7/8 jaroj.
4) Kiam lernantoj en via lando/regiono eklernas sian duan fremdan lingvon?
- Svedio: Tion decidas la lernejoj mem, sed kutime kiam ili estas 12- aux 13-jaraj (ne cxiuj devas studi duan fremdan lingvon, sed cx 80% faras tion)
- Italio: Kiam ili estas 12-jaraj sed ili elektas du lingvojn en meza lernejo
- Germanio: La duan fremdan lingvon la lernantoj eklernas du jaroj poste, ekde la sepa klaso (sed nur en gimnazio).
- Pollando: en unua klaso de gimnazio - 12 agxuloj
- Belgio: ekde agho 12
- Georgia, Usono: Plejofte, neniam.
- Usono: Eble 1 el 100 en mezlernejo lernas duan fremdan lingvon. Ili tute ne havas la tempon inter aliaj studobjektaj postuloj por lerni du lingvojn samtempe krom en esceptaj kazoj. Foje post malsukceso au seninteresigxo post la unua jaro, okazas transiro al alia lingvo se tiu ebleco ekzistas en la mezlernejo. Eble 3 el 100 kiuj alvenas al universitato spertis du fremdajn lingvojn.
- Auxstralio: Komence de la meza lernejo kvankam pro enmigrado multaj jam komencis en klaso 1 de la baza lernejo lerni la anglan.
- Britio: Tio dependas de la lernejoj: en kelkaj oni ne lernas duan fremdan lingvon (aux nur aparte selektitaj geknaboj); en kelkaj oni lernas duan lingvon paralele kun la unua (do ekde la agxo de 11); en kelkaj ekde la 14a jaro.
- Finnlando: En Finnlando cxiuj devas eklerni la duan hejmlandan lingvon (por finneparolantoj la sveda, por svedlingvanoj la finna), kiam oni havas 13 jarojn. Oni ne nomas gxin "fremda", kvankam por la majoritato de finneparolantoj la sveda estas tute fremda, same la finna por alandanoj kaj kelkaj aliaj. 14-jaruloj rajtas elekti aldonan fremdan lingvon (germana, franca, rusa, angla, depende de la elekto farita en la agxo de 9 jaroj)
- Ukrainio: Depende de la lernejo. Kutime ekde la 2-a jaro de mezlernejo.
- Hungario: En la 9-a/10-a lerno-jaro, eventuale pli frue, se temas pri 8-klasa gimnazio.
5) Inter kiuj lingvoj eblas elekti la duan fremdan lingvon?
- Svedio: Kutime inter la germana, franca kaj hispana
- Italio: Inter la franca, angla, germana, hispana kaj kelkfoje araba
- Germanio: Normale la lernantoj povas elekti sian duan fremdan lingvon inter la latina kaj la franca (en gimnazio, nur la franca en aliaj lernejotipoj).
- Pollando: kutime: angla, germana, franca, hispana, rusa, malofte itala
- Belgio: la dua fremda lingvo ghenerale estas la angla.
- Georgia, Usono: -
- Usono: Kutime la franca kaj germana. Poste la latina, itala, japana, cxina kaj aliaj ofte lau la nacia deveno de la komunumo (ekz. pola en Chicago).
- Auxstralio: Ankau inter la elektitaj 8 lingvoj, 4 europaj kaj 4 aziaj.
- Britio: La hispana, foje la germana, la itala, la latina; depende de la lernejo foje lingvo de etna malplimulto logxanta en Britujo.
- Finnlando: Vd respondon 4).
- Ukrainio: La elekto okazas malofte - kutime oni ne demandas lernantojn, kiu(j)n lingvojn ili volas lerni.
- Hungario: (Vidu cxe la unua fremda lingvo.) La plej instruataj estas la germana, angla, franca, itala, latina, hispana, rusa, japana.
6) Dum kiom da horoj (60 minutoj) kaj jaroj la dua fremda lingvo estas instruata?
- Svedio: 320 horojn en la baza lernejo, en la meza lernejo io inter 0 kaj 300 horojn, dependas de programo
- Italio: Dependas de la lernejo
- Germanio: La dua fremda lingvo estas instruata dum tri aux kvar horoj semajne.
- Pollando: dependas de la lernejo inter 2 gxis 6 horoj semajne
- Belgio: varias inter 2 kaj 4 horoj semajne
- Georgia, Usono: -
- Usono: Kutime same kiel la unua, unu klashoro ciutage, au modifite lau alia horplano. Lau vera horkalkulo, 3-4 horoj semajne.
- Auxstralio: Prefere dum 4 jaroj 2 horojn semajne.
- Britio: Por tiuj kiuj lernas duan fremdan lingvon, inter du kaj kvar horojn semajne.
- Finnlando: dum du jaroj, du lecionojn (45-minutajn) semajne
- Ukrainio: Gxis fino de la lernoperiodo po 1-2 horoj semajne.
- Hungario: 3-5 horoj/semajno, dum 3-4 jaroj, t.e. 12-15 horoj/semajne dividitaj en 3-4 jaroj.
7) Kiujn nivelojn la lernantoj atingas en la du fremdaj lingvoj? (Prefere uzu la "globalan skalon" (
http://culture2.coe.int/portfolio/ - "Levels") ? Ekz: cx x% atingas nivelon B2, y% C1 kaj z C2 en la angla
- Svedio: Fine de la meza lernejo la plejmulto havas nivelon aux je B1 aux je B2 en la angla
- Italio: En la baza: A1, en la meza A2, en la supera: post 3 jaroj B1, post 5 jaroj B2
- Germanio: En la gimnazioj, bonaj lernantoj atingas la nivelon de "independent user" (B1, B2), sed tio povas varii, depende de nivelo de la lernanto kaj de la lernejo.
- Pollando: [informoj mankas]
- Belgio:
- la franca/flandra: 90% atingas B1 kiam forlasas la lernejon, sed kkjn jarojn poste, tio rapide sinkas al A2 kaze de neuzo
- la angla: 90% atingas C1, post kkj jaroj - kaze de neuzo - B1
- Georgia, Usono: A2, sed estas malmutaj eblecoj dauxrigi la uzadon de la frema lingvo se la lerninto ne emas vojagxi, kaj la plejmulto perdas la lingokapablon rapide (ene de 2 - 3 jaroj).
- Usono: Post du jaroj, ankorau ne A1. Post tri jaroj, kelkaj A1. Post kvar jaroj, A1-A2. Post kvin jaroj (t.e. du antaumezlernejaj = 1 mezlerneja, + 4 mezlernejaj) A2, kelkaj B1. Post 4-5 jaroj mezlernajaj, malpli ol 1% atingas B2. Post 4 jaroj en lingvofakultato en universitato, plej multaj B1, kelkaj B2, preskau neniu C1.
- Auxstralio: Bedaurinde mi ne povas doni cxi tiun informon sed lau mia impreso, ege malmultaj atingas altan nivelon. La plejmulto lernas diversajn lingvojn dum mallonga periodo nur por gustumi.
- Britio: Certe ne pli alta ol A2.
- Finnlando: -
- Ukrainio: Dependas de kapabloj de la lernantoj kaj de eblecoj de la gepatroj havigi al la infanoj aldonajn lernoeblecojn.
- Hungario:
- Laux takso de la prezidanto de la hungara Faka Asocio de Lingvolernejoj 87 %oj de 15-19 jaruloj parolas je nivelo B1 la anglan kaj 13% oj la germanan. Aliajn statistikajxojn momente mi ne trovis.
- Estas devige trapasi lingvan abiturientan ekzamenon fine de la mezlernejaj studoj. Ekde 2004/05 eblas fari gxin je du niveloj: meza (A2-B1) kaj altigita (B2). Bedauxrinde mi ne trovis statistikon pri la pasintjaraj trapasintoj.
8) Kiuj estas la kondicxoj por instruado de Esperanto en la baza, meza kaj alta lernejoj vialande?
- Svedio: Esperanto-instruado povas okazi en la meza lernejo se pluraj lernantoj volas tion en unu sama lernejo kaj troveblas tauxga instruisto. La universitatoj de Stokholmo kaj Umeå okazigis Eo-kursojn kaj versxajne pretus fari tion denove se estos intereso kaj mono.
- Italio: Se estas instruisto kiu konas la lingvon povas proponi projekton kaj instrui Esperanton, en supera lernejo ankaux instruistoj kiuj ne estas de la lernejo povas proponi kurson al lernejo por la posttagmezaj lernadoj, se vi faras la kurson de Esperanto aux alia kurso vi havos kreditojn por la fina ekzameno
- Germanio: Mi ne konas lernejon, en kiu Esperanto estas regula instuado. Esperanto estas instruata nur kiel libervola laborkolektivo aux tempe limigita speciala arangxo.
- Pollando: oni ne instruas esperanton en lernejoj en Pollando
- Belgio: En unu lernejo (Oostende) estas instruata al infanoj de baza lernejo (lernantoj inter 6- kaj 12-aghaj)
- Georgia, Usono: Esperanto ne estas instruata ie en mia sxtato, aux en la landa regiono, laux mia scio.
- Usono: Eblas je cxiu nivelo. Dependas de la aprobo de la lernejestro kaj aliaj administrantoj, se tion pravigas intereso de la lernejanoj kaj iliaj gepatroj kaj la rekomendoj de la enlernejaj studprogramaj konsultistoj. En Chicago kaj en kelkaj aliaj lokoj, eblis instrui Esperanton en la elementa lernejo pro tio ke apenau ekzistas programoj por trejni instruistojn pri bazlerneja edukado kaj pri la instruado de fremdaj lingvoj (nur unu univertsitata en la tuta sxtato Ilinojso). Eblas se la jam dungitaj instruistoj pretas lerni Esperanton mem kaj gxin instrui. Kutime oni diras ke la lerneja programo estas "tro plensxtopita" per aliaj postulataj studobjektoj por permesi aldonon de kiu ajn lingvo, cxu Esperanto au alia. En lernejoj por "talentaj infanoj" (gifted children) ekzistas pli da eblecoj, kiel povos tion atesti Ron Glossop.
- Auxstralio: La kondicxo estas ke la lernejestro kaj gepatroj volas Esperanton, trovas diplomitan instruiston lau la provincaj reguloj kaj akceptas instrui gxin sen ricevi subvencion de la provinco provizata por la instruado de alia lingvo el la listo. Tial mi devis cxesi en 2000, pro manko de subvencio.
- Britio: En cxiuj Esperanto ne aperas en instruprogramo kiel unua fremda lingvo. Teorie oni rajtas instrui gxin kiel duan tian lingvon, sed praktike Esperanto nenie estas instruata en ia lernejo, krom en tre rara okazo ekzistas eksterhorara Esperanto-klubo. Estis el tia grupo ke geinstruistoj kaj lernantoj venis por partopreni Esperanto-kurson en Bulgario lastan novembron, auxspice de Sokrat-Komenius Projekto. La fundamenta kialo estas ke britaj geinstruistoj pri fremdaj lingvoj tradicie mokas Esperanton, kaj la publiko vaste kredas ke Esperanto estas enutila, cxar la angla jam estas la interlingvo de la mondo.
- Finnlando: Eblus instrui en kluba kadro se troveblus instruemuloj kaj lernemuloj kaj se la lernantoj ne logxus tro fore de la lernejo. Se ili logxas fore, en la kamparo la auxtobusoj/taksioj forveturigas ilin tuj post la lerneja tago kaj poste ne eblas veturado hejmen. En Universitato de Helsinko troveblas Esperanto-klubo, kies kurso tauxgas kiel aldonajxo al la universitataj studoj.
- Ukrainio: Principe la Klerigministerio ne kontrauas enkondukon de Esperanto kiel libere elektebla au fakultativa objekto. Sed tute mankas profesiaj instruistoj. Nun en Ukrainio grupeto da E-instruistoj preparas programon por estontaj instruistoj kaj programon por la instruotoj.
- Hungario: (Vidu punkton 2.)
- Kiel posttagmeza, libervola fakrondo gxi estas instruebla laux konsento de instruisto, gelernantoj kaj direktoro. En 2004/2005 trapasis abiturientan ekzamenon el Eo je meza nivelo du lernantoj, kaj unu je altigita nivelo.
- Por altlernejoj la situacio estas sxangxigxanta ekde la nuna jaro, kiam laux la sistemo 3+2 estas enkondukata.
- Pri la realaj ebloj jen grafikono, el kiu videblas, ke nuntempe Eo estas instruata nur en 2-3 lernejoj.
Fontoj
- Svedio: Hokan Lundberg kun helpo de Tommy Lagergren (Skolverket -
http://www.skolverket.se)
- Italio: Prof. Laura Brazzabeni
- Germanio: Thomas Sandner
- Pollando: Anna Skudlarska
- Belgio: Lode Van de Velde
- Georgia, Usono: Tim Westover
- Usono: Duncan Charters
- Auxstralio: Jennifer Bishop
- Britio: David Curtis kun helpo de Paul Gubbins
- Finnlando: ?
- Ukrainio: Mikaelo Lineckij
- Hungario: Márta Kovács
Rilataj komentoj
- En Irlando la du oficialaj lingvoj, la irlanda (ununura "nacia lingvo") kaj la angla, estas devigaj por chiuj ekde la unua tago en la lernejo (por 90%, je la agho de 4, char ne ekzistas shtata antaulerneja sistemo). Ambau lingvoj estas devigaj dum la tuta baz- kaj mez-nivela lernejo, kaj la irlanda estas deviga por eniri la nacian universitaton. Ankau iu tria lingvo, kutime la franca, sed povas ankau esti la latina, germana, hispana au itala, estas deviga por eniri la universitaton. (Seán Oriain)
- En Slovenio la angla ne estas deviga en chiuj lernejoj. En plej granda kvanto da elementaj lernejoj estas deviga unu fremda lingvo kaj estas elektebla la angla, la germana, fojfoje la itala. Granda plimulto elektas la anglan, tamen ne chiuj. En malmultaj lernejoj estas de komenco eblaj 2 fremdaj lingvoj. Tie unu e lili estas certe la angla. (Zlatko Tisljar)
- En Svislando chiuj 26 kantonoj havas propran instrusistemon. Vi povas vidi che
http://www.cdip.ch kaj elekti la germanan, la francan kaj eble la italan kaj la anglan, mi ne scias parkere. (Mireille Grosjean el Svislando)
- La italaj ciferoj estas po semajno, la svedaj temas sumoj de tuta lerneja sistemo. Estus bone reformuli la italajn ciferojn laux la svedcifera modelo, tiel ke cxiuj postaj aldonajxoj povus sekvi la saman modelon.
-