Vikio de Nitobe!: Leteroideo ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | MalpermesiteLastaj Sxangxoj | MalpermesiteLastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Se vi havas iom da tempo, bv legi la malsupran leteroproponon kaj respondi al:
- Kion vi pensas pri la ideo sendi tian leteron?
- Kion vi pensas pri la enhavo de la letero? Cxu vi havas sxangxproponojn?
- Cxu vi pretus subteni la leteron?


(Mi esperas ke pluraj personoj de multaj EU-landoj subtenos la leteron dum la ontaj monatoj. Eble la letero povus funkcii kiel ia kampanjo kadre de la Nitobe-centro por kolekti subskribojn kaj komentojn..)


Komentojn, subtendeziron ktp bv sendi al



Nefermita letero al Margot Wallström, respondeca i.a. pri komunikado en la EU-komisiono:


Kara Margot,
tiu cxi letero rilatas al interesa citajxo de via hejmpagxo:
“Euxropo kreas vojojn, pontojn kaj trajntrakojn kun la celo proksimigi homojn. Nun ni devas fortigi kontaktojn inter homoj.”


Kontakto kaj komunikado inter la civitanoj de EU gravas
Ni opinias, ke kontakto kaj komunikado inter homoj el malsamaj landoj, kulturoj kaj lingvogrupoj, estas tre gravaj por la Euxropa Unio. Tio kontribuas al plibonigado de nia scio unu pri la alia, malgrandigas ksenofobion kaj fortigas nian senton de aparteno al unu komuna unio. La komunikado inter civitanoj de EU trans la landlimoj krome estas kondicxo por povi havi komunajn diskutojn kaj debatojn, t.e. la bazo de bone funkcianta demokratio. EU evoluas sur multaj kampoj, kaj espereble iras al pli da demokratio kaj malfermeco. Por subteni tiun evoluon bezonatas, laux ni, ke la kontakto kaj komunikado inter civitanoj de la unio farigxu pli bonaj kaj pli oftaj. Ekzemple: komunaj gazetoj kaj televidprogramoj kun informoj, novajxoj, diskutoj kaj debatoj, estus tre utilaj por plimultigi la subtenantojn de la euxropa projekto, kaj por krei pli demokratian EU estonte.


Kontakto kaj komunikado inter civitanoj de EU hodiaux
Hodiaux relative malgranda parto de la civitanoj de EU ofte havas kontakton kun siaj “samunianoj” de aliaj landoj. Krome mankas komunaj gazetoj kaj televidprogramoj por la tuta unio. Certe ekzistas multaj kialoj de tio, unu el ili rilatas al la lingvaj demandoj. Kiam temas pri lingvoj por translima komunikado inter la civitanoj de EU, cxefe la angla estas granda helpo hodiaux. La komisiono de EU starigis celon, ke cxiuj en EU lernu du lingvojn krom sia gepatra lingvo, sed cxu tiu cxi celo vere estas realisma? “Plurlingvaj homoj en plurlingva medio” estas en si mem tre pozitiva vizio kaj bona por kontakto kaj komunikado inter la civitanoj de EU, sed samtempe ni memoru, ke absolute ne cxiuj havas kapablon aux intereson lerni plurajn fremdajn lingvojn. La lingva diverseco en EU estas granda trezoro kaj grava bazo por kultura diverseco, gxin ni kompreneble bone gardu! Sed estante granda ricxajxo, la lingva diverseco samtempe donas al ni grandan defion: Kiel ni civitanoj de unio kun 20 oficialaj lingvoj (baldaux pli) kaj aldonaj pli ol 20 neoficialaj lingvoj, povu interkomuniki trans la landlimoj en egeleca kaj efika maniero? Tiu cxi demando ne estas facila, sed tre diskutinda kaj esplorinda, se ni volas plifortigi la kontakton inter la civitanoj de EU estonte.


Kontakto kaj komunikado inter la civitanoj de EU estonte
Kiel funkcios kontakto kaj komunikado inter civitanoj de EU estonte? Kiel ni volas, ke gxi funkciu? Kiuj alternativoj ekzistas? Cxu dezirindas havi gazetojn kaj televidprogramojn EU-nivele (krom la naciaj kaj lokaj) kun novajxoj, informoj, diskutoj, debatoj ktp, kiujn cxiuj civitanoj en EU povus sekvi kaj havus eblon influi? Laux nia opinio estus tre dezirinde estonte havi “publikan cxambron” EU-nivelan. En tia “publika cxambro” EU-nivela, cxiuj kiuj tion volos, povos renkontigxi trans la naciaj limoj diskutante multon da temoj, kiuj rilatas al EU. Tio povus, laux nia opinio, interalie kontribui al pliigo de la intereso kaj engagxigxo pri EU kaj pri niaj komunaj defioj.


Tri niveloj de komunikado en EU
Oni povas diri, ke ekzistas tri niveloj de komunikado en EU:
1. Komunikado inter EU-organoj kaj EU-civitanoj (ekzemple Europe Direct)
2. Nerekta komunikado inter la EU-civitanoj (ekzemple tra komunaj gazetoj, televido kaj radio)
3. Rekta komunikado inter EU-civitanoj (ekzemple tra interreto, dum vojagxoj kaj konferencoj)


Kiam temas pri “nivelo 1”, jam ekzistas relative bona solvo, t.e. ke cxiu oficiala informo ekzistu en cxiuj oficialaj lingvoj, kaj ke cxiuj povu uzi unu el la oficialaj lingvo por demandoj k.s.. Kiam temas pri “nivelo 2” ni opinias, ke la sekva modelo sxajnas interesa kaj esplorinda:


Modelo por nerekta komunikado inter la civitanoj de EU
Oni povas imagi plurajn diversajn modelojn pri komunikado inter la civitanoj en estonta EU. Unu modelo, kiun ni nomas la “Ponto-modelo”, bazigxas sur la principoj, ke dum nerekta komunikado:
- cxiuj havu la rajton esprimi sin en sia denaska lingvo.
- cxiuj (kiuj volas sekvi kaj partopreni en komunaj EU-nivelaj diskutoj, debatoj ktp) scipovu kompreni unu komunan pontolingvon.


Tiun modelon oni povus uzi ekz. en komunaj gazetoj kaj televidprogramoj EU-nivelaj. En tia gazeto trovigxas artikoloj, leteroj de legantoj k.a. en multaj diversaj lingvoj, kaj cxiam kun apuda traduko en la pontolingvon. En debato aux intervjuo en televido, la partoprenantoj povas uzi sian denaskan lingvon por esprimi sin, dum interpretado okazas en la pontolingvon por aliaj partoprenantoj de la programo, kaj por la televida publiko.


Ni pensas, ke la “Ponto-modelo” havas plurajn avantagxojn kompare kun aliaj modeloj. Ekz. gxi:
- relative faciligas al tiuj, kiuj volas partopreni en diskutoj, debatoj k.a. sur EU-nivelo
- apogas multlingvecon en tre konkreta maniero.
- konsistigas solvon relative justan por la civitanoj de EU.


Sed memkompreneble necesas, ke spertuloj diversfakaj esploru, kiajn avantagxojn kaj malavantagxojn tia modelo donus, se gxi estus enkondukita en diversaj kuntekstoj en EU.


Por la rolo de pontolingvo, lingvo, kiun cxiuj povu bone kompreni, laux la cxi-antauxaj klarigoj, oni povas imagi diversajn eblojn. Unu lingvo, kiu montrigxis funkcii bone en magranda skalo por komunikado inter “ordinaraj homoj”, kaj kiu supozeble estus tauxga kiel pontolingvo por longa perspektivo, estas Esperanto. Tion kauxzas, ke Esperanto estas:
- relative facile lernebla
- klara
- tre fleksebla
- neligita al specifa lando aux popolo


Sed multaj sendube preferus la Anglan por la rolo de pontolingvo, se la “Ponto-modelo” estus enkondukita en la venonta jardeko. La Angla kredeble estus la plej realisma alternativo en mallonga perspektivo. Sed memkompreneble necesas fari studojn kaj esploradon pri tio, kiu lingvo estus plej tauxga kiel pontolingvo, kaj por longa kaj por mallonga perspektivo, se enkondukado de la “Ponto-modelo” aktualigxos.


Propono pri EU-komisionaj esploroj
Ni jene petas kaj proponas al la EU-komisiono fari esploron kaj kunmeti raporton, kiuj i.a. pritaksu, cxu la “Ponto-modelo”, laux la cxi-antauxaj klarigoj, estus tauxga por faciligi komunajn diskutojn, debatojn k.a. je EU-nivelo, kaj tiamaniere plibonigi kontakton kaj komunikadon inter la la civitanoj de EU, kaj tiel ankaux la kondicxojn por plia partopreno kaj demokratio en estonta EU. Ekzemploj de temoj, kiujn tia esploro kaj raporto traktu:
- Televidaj kanaloj kaj gazetoj EU-nivelaj
- “Ponto-modelo” kaj aliaj modeloj por komunikado inter la civitanoj de EU
- La Angla kiel pontolingvo en la “Ponto-modelo”
- Esperanto kiel ebla alternativo por la estonteco


Kun varmaj kaj Euxrop-amikaj salutoj,
Hokan Lundberg, Svedio


La sekvaj personoj legis la leteron, kaj apogas la proponon pri esploro laux la cxi-antauxaj klarigoj:


  1. Bertilo Wennergren, lingvisto, Svedio
  2. Sonja Petrovic Lundberg, studento, Svedio
  3. Probal Dasgupta, lingvisto, Barato
  4. Dr Seán Ó Riain, diplomato, Irlando
  5. Peter Baláz, entreprenisto, Slovakio
  6. Jozef Reinvart, diplomato, Slovakio
  7. Ilja De Coster, NRO-oficisto, Belgio
  8. Ferenc Harnyos, entreprenisto, Hungario
  9. Miquel Gómez i Besňs, maketisto, Katalunio
  10. Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Italujo
  11. Marko Naoki LINS, kandidata diplomato, Germanio
  12. Beatrice Allée, programisto, Germanio / Francio?

 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]