Praktikajhoj
Se vi venas de la fervoja stacidomo: eliru che la chefa enirejo kaj iru trans la strato. Vi nun trovighas en la placo Drottningtorget. De tie prenu la tramon 4 au 14; eliru che la haltejo Almedal. ("Mapo" kun la tramlinio kaj la nomoj de la haltejoj trovighas en la plafono envagone che la centraj elirpordoj.)
Je unu el la flankoj de Korsvägen trovighas monto kun blanka lignodomego. Maldekstre de gxi trovighas parko. Iru trans la strato kaj iru tiel ke vi havu la parkon je via dekstra flanko. Baldau la strato Eklandagatan komencighas je via maldekstra flanko. Pluiru lau ghi kaj vi trovos shtonan shtuparon dekstraflanke. Iru supren en ghi, kaj vi ektrovighos fine de la strato Lundgrensgatan. Aliflanke de la strato estas alia shtona shtuparo kiu iras supren inter du grandaj konstruajhoj. Sekvu ghin, kaj vi ektrovighos ekster la chefaj enirejoj de Humanisten kaj la universitata biblioteko.
La chefan enirejon de Humanisten vi trovos maldekstre. Eniru kaj iru dekstren preter restoracio, preterpasu Stora Hörsalen (Granda Auxlo) kaj poste vi trovos Lilla Hörsalen dekstraflanke. La departamento pri lingvistiko havas unu el siaj enirpordoj tute apude.
La departamento pri lingvistiko trovighas en Humanisten, la homscienca centro de la gotenburga universitato. La departamento havas tri koridorojn: F-koridoro kaj G-koridoro en la tria etagho (samnivele kun la chefa enirejo), kaj E-koridoro en la dua etagho. Shtuparo malsupren al la dua etagho trovighas ekster Lilla Hörsalen. La chambrego F314 trovighas en la F-koridoro, E222 kaj E230 en la E-koridoro. Bv noti, ke la enirpordoj al tiuj koridoroj estas plejofte shlositaj. Do vi povas eniri kaj eliri nur kune kun iu kiu havas shlosilkarton.
Preparado
Bonus se chiuj antau la renkontigho povus:
Celoj de la plankunveno:
- Konatigho kaj intersxanghado de spertoj pri nia lingvopolitika agado
- Trakti la Nitobe-centron, vidu "Konkretaj NC-taskoj"
- Pridiskuti ankau aliajn projektojn kiuj rilatas al ESF, vidu "Aliaj farindajhoj"
- Montri nin al ekstera publiko (la 15an de junio)
Konkretaj NC-taskoj dum la arangho
Aliaj farindajhoj
Provizora programo
Financaj kondichoj
La projekto pagos:
Partoprenantoj
- Aleks Kadar, Francio, aktivulo de i.a. la partio EDE
- Christer Lörnemark, Svedio, lingvisto
- Petro Balaz, Slovakio, estrarano de EEU kaj E@I
- Mark Fettes, Kanado, estrarano de ESF
- Jxenja Gaus, Litovio, programisto de la Nitobe-centro k lernu (reiros la 17an)
- Michele Gazzola, Italio / Svislando / Britio?, asistento de Grin
- Sonja Petrovic-Lundberg, Svedio, lernu-kunordiganto
- Marek BLAHUSx, Cxehxio, onta ecxei-estrarano
- Kaarlo Voionmaa, Svedio, lingvisto
- Felix Zesch, Germanio, aktivulo de i.a. GEJ
- Hokan Lundberg, Svedio, ecxei-estrarano
- Lovisa Gustafsson, Svedio, SEJU-estrarano
- Ksenia Prilepskaya, Rusio, onta ecxei-estrarano
- Ulla Luin, Svedio, UEA-estrarano (nur la 14an kaj 15an)