Vikio de Nitobe!: Seminarioj?/Gotenburgo2006/Raporto ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | MalpermesiteLastaj Sxangxoj | MalpermesiteLastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Raporto de la Nitobe-plankunveno en Gotenburgo 14-18 de junio

Estis viglaj diskutoj pri pluraj temoj, jen provo resumi la plej gravajn konkludojn kaj decidojn:

Celoj kaj celgrupoj

Registri la NC kiel fondajhon

Ni volas ke la NC havu juran personecon, tio faciligus plurajn aferojn.


-> Komento de Ilja: kio estu la specifika celo de la registrigxo?
Mi konas la belgajn aferojn pri la afero kaj povus konsili. Tamen, estas trivariantoj de jura persono sub kiu vi povus registrigxi, elekti kiun cxefe dependas de kialoj de registrigxo.
-> Komento de Ulla L: Mia propono estis nur, ke la retpagho donu informojn, kiu respondecas pri ghi, por ne doni la senton de nebula privata inventajho. Tamen praktike, registrigo kiel fondajho (stiftelse) en Svedio kunportas la devon chiujare prepari revizian raporton de registrita revizoro, kio kostas multe. Eble la posta diskuto ankaù trovis la celon de monpetoj, kaj por tio eventuale taùgas pli simpla jura formo.

Konsilgrupo de la NC

Bonus havi grupon de esploristoj, politikistoj, lobiistoj, jhurnalistoj ktp kiuj povus konsili al la NC-teamo.
Tasko: Kunmeti kaj kunordigi tiun grupon (Michele?)

Informiloj de la NC

Ni volas plurajn informilojn en pluraj lingvoj:

Tradukado de NC

Eblaj alianculoj de la NC

Tasko: Bonus fari konkretan liston de organizoj/homoj kaj poste kontakti ilin por prisondi ev kunlaboron. (Felix?)

Monpetado

Bonus dum la autuno fari monpetojn kaj sendi al:

Kaj krome ghis la autuna simpozio prepari liston de aliaj eblaj fondajhoj (EU, Open Society) kun kriterioj kaj limdatoj (Sonja, Ilja?)


-> Komento de Ilja 1: Unua listo de fondajxoj jam farigxis por Institucio Hodler, demandebla cxe mi.
-> Komento de Ilja 2: aldone al listo de eblaj fondajxoj endus listigi la eblajn "enkondukulojn" kiuj povus helpi NC: kiu havas kie kontakton por enkonduko, sen ili ege pli komplikos labori. Konkrete pri tio demando: cxu homoj cxe ESF havas personajn kontaktojn kun deciduloj cxe aliaj usonaj fondajxoj?
Pri cxio alia rilate al tio cxi kontaktu min rekte, por pridiskuti kion mi jes kaj ne povas fari.

Novajhservo

Nova Nitobe-raporto

Inus prisondi chu kadre de Konsilio de Europo au la projekto DYLAN eblus fari novan Nitobe-raporton. (Michele au Hokan skribu al Grin kaj demandu pri DYLAN.)

Raportoj kaj kampanjoj

Bonus verkigi raportojn pri interesaj temoj kaj poste chirkau ili starigi kampanjojn:

  1. Priskribi temojn, demandojn kaj dezirataj rezultoj
  2. Kontakti homojn
  3. Verkado
  4. Kampanjo pri la koncerna raporto

Eblaj temoj estus:

Lingva demokratio - kontrolado

Estus interese kontroli kiuj landoj estas lingvaj demokratioj kaj lau kiu grado, simile pri EU kaj Kd E?.

Rilato kun EEU

Ni esperas kunlabori kun EEU pri pluraj aferoj. Ghenerale eblas diri ke EEU estas pli politikeca kaj NC pli esploreca.

Prezentoj dum la someraj aranghoj

Ni preparu powerpoint-dokumenton kiu prezentas la NC.

Prioritatoj

Shanghoj kaj aldonoj en la pagharo

Slovaka Nitobe-seminario paralele kun la konferenco en Bratislava

Tempoplano

[Venos en aparta dokumento.]

Budgheto

[Venos en aparta dokumento.]

La malfermita programo

Post kaj dum chiu prelego estis interesaj demandoj kaj diskutoj.


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]