Vikio de Nitobe!:
Seminarioj
?
/Gotenburgo2006
...
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
===Nitobe-seminarieto/plankunveno=== **Praktikajhoj** * Alvenoj kaj foriroj: ((/Seminarioj/Gotenburgo2006/AlvenojForiroj)) * Loghado: * En junulargastejo - http://goteborgsvandrarhem.se * Eblas lui litajhon kontrau 60 SEK / ch 6,5 EUR - bv kunporti propran se vi ne volas pagi tion * Necesas mem purigi la chambron au pagi 35 SEK / ch 4 EUR * Necesas kunporti bantukon * Vojagxpriskriboj: * Mapo: http://goteborgsvandrarhem.se/main.asp?RefID=-1389188707&SubID=-1389188707&Sort=4 //De la flughaveno:// * Prenu buson ("Flygbuss") de la flughaveno al la urbo, eliru che la unua haltejo - "Korsvägen". * La junulargastejo trovighas en Mölndalsvägen 23, chirkau 1 km sude de Korsvägen. Plej facilas preni la tramon 4 de Korsvägen (en la direkto "Mölndal", do sud(orient)en); eliru che la haltejo Almedal. ("Mapo" kun la tramlinio kaj la nomoj de la haltejoj trovighas en la plafono envagone che la centraj elirpordoj.) La junulargastejo trovighas je la dekstra flanko de la strato. * Se vi volas promeni nur sekvu la tramtrakon en la direkto al Mölndal. Post chirkau 300 metroj la strato shanghas nomon al Mölndalsvägen; post 700 metroj vi trovos la celon dekstraflanke. Survoje vi preterpasis tri stratkomencojn dekstraflanke. //De la stacidumo:// Se vi venas de la fervoja stacidomo: eliru che la chefa enirejo kaj iru trans la strato. Vi nun trovighas en la placo Drottningtorget. De tie prenu la tramon 4 au 14; eliru che la haltejo Almedal. ("Mapo" kun la tramlinio kaj la nomoj de la haltejoj trovighas en la plafono envagone che la centraj elirpordoj.) //Humanisten (parto de la universitato kie ni estos):// Je unu el la flankoj de Korsvägen trovighas monto kun blanka lignodomego. Maldekstre de gxi trovighas parko. Iru trans la strato kaj iru tiel ke vi havu la parkon je via dekstra flanko. Baldau la strato Eklandagatan komencighas je via maldekstra flanko. Pluiru lau ghi kaj vi trovos shtonan shtuparon dekstraflanke. Iru supren en ghi, kaj vi ektrovighos fine de la strato Lundgrensgatan. Aliflanke de la strato estas alia shtona shtuparo kiu iras supren inter du grandaj konstruajhoj. Sekvu ghin, kaj vi ektrovighos ekster la chefaj enirejoj de Humanisten kaj la universitata biblioteko. La chefan enirejon de Humanisten vi trovos maldekstre. Eniru kaj iru dekstren preter restoracio, preterpasu Stora Hörsalen (Granda Auxlo) kaj poste vi trovos Lilla Hörsalen dekstraflanke. La departamento pri lingvistiko havas unu el siaj enirpordoj tute apude. La departamento pri lingvistiko trovighas en Humanisten, la homscienca centro de la gotenburga universitato. La departamento havas tri koridorojn: F-koridoro kaj G-koridoro en la tria etagho (samnivele kun la chefa enirejo), kaj E-koridoro en la dua etagho. Shtuparo malsupren al la dua etagho trovighas ekster Lilla Hörsalen. La chambrego F314 trovighas en la F-koridoro, E222 kaj E230 en la E-koridoro. Bv noti, ke la enirpordoj al tiuj koridoroj estas plejofte shlositaj. Do vi povas eniri kaj eliri nur kune kun iu kiu havas shlosilkarton. * Telefonnumeroj: * Hokan +46 70 255 23 65 * Kaarlo +46 31 773 44 79 (oficeja) * Kie kaj kiam renkontighi? * Iru unue al la junulargastejo por lasi pakajhon en via chambro * Se neniu alia estas tie, sms-u :-) * Je la 9a horo jhaude estos la vera komenco de la Nitobe-plankunsido. (Merkrede estos neformala konatigho kaj kunsidetoj.) **Preparado** Bonus se chiuj antau la renkontigho povus: * trairi la paghojn de la Nitobe-centro, http://nitobe.info * tralegi la artikolon http://eo.nitobe.info/tmp/lingva_demokratio_mf_hl.doc * tralegi la artikolon http://eo.nitobe.info/por_esperantistoj/nitobe_eu_blanke.doc **Celoj de la plankunveno:** - Konatigho kaj intersxanghado de spertoj pri nia lingvopolitika agado - Trakti la Nitobe-centron, vidu "Konkretaj NC-taskoj" - Pridiskuti ankau aliajn projektojn kiuj rilatas al ESF, vidu "Aliaj farindajhoj" - Montri nin al ekstera publiko (la 15an de junio) **Konkretaj NC-taskoj dum la arangho** * Diskuti kaj konkretigi la celojn de la Nitobe-centro * Trairi la paghojn sub "Por E-istoj" http://eo.nitobe.info/por_esperantistoj/ * Informiloj * La versio de Petro - http * La versio de Jhenja - http * Finfari unu version por E-istoj kaj alian por ne-E-istoj dum la arangho * Starigi kampanjon - chu ni faru ion similan al http://www.oneseat.eu/ ? * Diskuti pri ev nova Nitobe-raporto * Plani por trejnado dum la novembra TEJO-seminario en Bruselo kaj la novembra E@I-seminario en Brno * Plani por prezentoj dum UK, IJK, la ILEI-konferenco ktp * Plibonigoj de la pagharo (listo de Jhenja) - ((/Pagxaro/Farindajxoj/Listo)) * Krei informstrategion por la Nitobe-centro * Krei laborplanon por la onta duonjaro, julio - decembro **Aliaj farindajhoj** * pridiskuti novan laborplanon por //lernu!// (chefe: Mark, Sonja, Jhenja, Hokan) * retbutiko * plani la parolan korpuson (chefe: Christer, Mark, Jens, Kaarlo) * diskuti pri la nova esperantic.org (chefe: Mark, Jhenja, Hokan, Sonja) * diskuti la ideon pri "internacia kontaktejo" (chefe: Christer, Jhenja, Sonja) * ecxei-kunsido * [aliaj ideoj?] **Provizora programo** * ((/Seminarioj/Gotenburgo2006/DetalaProgramo)) **Financaj kondichoj** La projekto pagos: * loghadon en junulargastejo * manghojn en neluksaj restoracio * la vojaghkostojn (ne pli ol 350 EUR) **Partoprenantoj** - Aleks Kadar, Francio, aktivulo de i.a. la partio EDE - Christer Lörnemark, Svedio, lingvisto - Petro Balaz, Slovakio, estrarano de EEU kaj E@I - Mark Fettes, Kanado, estrarano de ESF - Jxenja Gaus, Litovio, programisto de la Nitobe-centro k lernu (reiros la 17an) - Michele Gazzola, Italio/Svislando/Britio, asistento de Grin - Sonja Petrovic-Lundberg, Svedio, lernu-kunordiganto - Marek BLAHUSx, Cxehxio, onta ecxei-estrarano - Kaarlo Voionmaa, Svedio, lingvisto - Felix Zesch, Germanio, aktivulo de i.a. GEJ - Hokan Lundberg, Svedio, ecxei-estrarano - Lovisa Gustafsson, Svedio, SEJU-estrarano - Ksenia Prilepskaya, Rusio, onta ecxei-estrarano - Ulla Luin, Svedio, UEA-estrarano (nur la 14an kaj 15an)
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2