Vikio de Nitobe!: Tradukado/Forumo ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | MalpermesiteLastaj Sxangxoj | MalpermesiteLastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Pensoj pri plurlingva forumo


Mark Fettes iam skribis:
Mi imagis, ke mesaghoj afishighu tuj en la originala lingvo, sed ke estu ebleco aldoni tradukojn laubezone. Supozu ekzemple ke ekestas vigla diskuto pri iu slovaka leghiniciato, en la slovaka. Estus tre bone havi la eblecon sekvi la diskuton en alia lingvo, se troveblus tradukantoj. Vershajne la angla kaj Esperanto plej ofte ludus tiun interlingvan rolon. Mi ne supozas ke tio kondukos al amasa translingvigo de mesaghoj.


Jonathan Pool iam skribis:
Sxajnas al mi, ke plej utile iu en la grupo de forum-organizemuloj faru sercxon kaj dokumentu trovitajn sistemojn. Mia ideo estas ke, almenaux formale, tiu grupo informu al la Centro Turing (*) proksimume: "Ni deziras funkciigi multlingvan forumon jen-specan. Ni sercxis, sed trovis nur la jenajn sistemojn, kiuj ne kontentigas niajn jenajn dezirojn. Cxu vi povas helpi?"


(*) Centro Turing: http://turing.cs.washington.edu/


Jonathan Pool iam proponis:
(1) Formulu problemon, (2) promesante helpon ĉe la testado, petu al la Centro Turing ke ĝi trovu solvon, (3) se la Centro Turing esprimas taŭgan helpemon, petu financan kunlaboron de ESF por konvinki la Centron Turing decidi jese.


Hokan Lundberg iam skribis:
Mi sxatus vidi sistemo(j)n kiu(j) helpu al ni:
1) prizorgi plurlingvan forumon, t.e. administri kaj traduki forumo-enskribajxojn tiel ke cxiu enskribajxo aperu en pluraj lingvoj sen tro granda laboro de la tradukantoj
2) prizorgi plurlingvan pagxaron, t.e. io simila al http://nitobe.info/tradukado sed kun la ebleco ricevi malnetan tradukon de la sistemo kiun tradukantoj netigu kaj poste aperigu.

Demandoj de Pool, respondetoj de Hokan

> 1. Kiom da lingvoj?

mi dirus: 21 fontaj, 2 celaj


> 2. Kiuj lingvoj?

fontaj: la 20 oficialaj EU-lingvoj + Eo
celaj: la angla kaj Eo


> 3. Cxu cxiu mesagxo atingeblu en iu ajn el la lingvoj?

suficxas en la angla kaj Eo, laux mi.


> 4. Kio de cxiu mesagxo atingeblu: plena teksto, nur resumo, nur temvortoj?

prefere plena teksto, sed ankaux resumo akcepteblas.


> 5. Kiom gxusta devas esti la tradukado?

- tre (por senvolontula sistemo)
- ne tre (por kunvolontula sistemo)


> 6. Kiom rapide la mesagxoj cxiulingve ekatingeblu?

prefere ene de kelkaj horoj, maksimume ene de kelkaj tagoj.


> 7. Kiom dauxraj aux; efemeraj estos la uzantoj?

kelkaj dauxraj, aliaj efemeraj..


> 8. Kiom kleraj estos la uzantoj?

3-5, mi supozas. (1 = malklera, 5 = ege klera)


> 9. Kiom longe konsentos la uzantoj labori por tradukeble redakti siajn mesaĝojn?

mi dirus ne pli ol 5 minutojn.


> 10. Kiom longe konsentos la uzantoj unufoje edukiĝi/legi por uzivi la sistemon?

mi dirus ne pli ol 5 minutojn.


> 11. Cxu unu sola temo, pluraj antauxfiksitaj temoj, ajnaj temoj?

"pluraj antauxfiksitaj temoj"


> 12. Cxu ekzistas plurlingvaj vortaroj (PV) por la koncernaj lingvoj kaj temo(j)?

mi ne scias..


> 13. Se PV ne ekzistas, cxu la kunlaborantaro pretas ilin kompili por la projekto?

espereble jes. (certe helpus se la projekto enhavos monon kaj povus pagi al siaj kunlaborantoj..)


> 14. Kia homa tradukuntaro ekzistas por fari ne auxtomate fareblan laboron?

dependas de la mono :-P. cxe lernu.net estis cx 30 tradukantoj kiuj laboris tute senpage, sed cxar la Nitobe-centro ne estas same E-eca projekto versxajne malfacilos trovi tiom da homoj por gxi sen mono..


> 15. Cxu ekzistas jam tradukitaj tekstoj samtemaj (JTT)?

jes, en la pagxaro de la Nitobe-centro estos tiaj tekstoj.


> 16. Se ne ekzistas JTT, cxu la kunlaborantaro konsentos krei ekzemplojn?

se bezonatas pliaj, eble jes.

Aldonaj komentoj


Pool:
Estus utile scii kiuj estas la temoj kaj kiaj du- aux; plur-lingvaj vortaroj pri la temoj ekzistas.


Hokan:
la temoj estas cxefe tiuj cxe www.nitobe.info. pri vortaroj mi ne scias, sed supozas ke eblus kreii relative facile. (eble la sistemo cxe http://testo.lernu.net/bertilo/index.html povus esti utila por tio..)


Pool:
Pri la duo da cellingvoj, mi havas kelkajn demandojn por plene kompreni viajn bezonojn. cxu mi gxuste komprenas, ke kromaj cellingvoj ne utilus? Se vi preferus ke cxiuj lingvoj estu cellingvoj, cxu vi tamen konsiderus la sistemon uzebla se gxi havus nur 2 cellingvojn aux se gxi ekus havante 2 kaj poste akirus pliajn, kaj cxu via prefero tro malfortas por instigi volontulojn helpi traduki al la cellingvoj aliaj, se necese? Cxu vi konsideras estontajn uzojn por uzantaroj malpli lingvokapablaj?


Hokan:
mi pensas ke bonus komenci kun du cellingvoj kaj se bone funkcias kaj se volontuloj pretas (se ili entute estos bezonataj) bonus aldoni pliajn cellingvojn iom post iom.


Pool:
Ne klaras al mi ĉu por vi tio estas la celo, ĉu vi taksas tion bona metodo por atingi la celon. Do, pri kio temas? Se oni ne bezonas pliajn cellingvojn komence, kial oni bezonus ilin poste? Alia demando pri tia nesimetria sistemo estas, ĉu la uzantoj uzus ĝin nesimetrie. Kvankam nesimetriaj plurlingvaj sistemoj iam proponitas (nomataj sistemoj de "bilinguisme passif"), ekzistas duboj pri ilia akceptiĝo kaj mi ne konas sciencan atestaĵon pri tio. Homoj ŝajnas ofte preferi, ke konversacioj okazu samlingve. Se ili kapablas legi unu de la cellingvoj, legas ĉion tiulingve kaj preferas samlingve respondi, ĉu ili ne ankaŭ kapablas kaj decidas verki siajn respondojn tiulingve? Tio permesas al ili, i.a., citi erojn de la respondataj mesaĝoj en siaj respondoj kaj uzi la samajn terminojn, sen zorgi pri ĉu ekvivalentaj terminoj ekzistas sialingve kaj kio ili estas. Se ne ekzistas klara atestaĵo por la uzuteco de nesimetria sistemo sed vi opinias ĝin uzuta, ĉu viaj volontuloj konsentus testi tiun opinion, farante malgrandan neformalan eksperimenton per pure homa tradukado de mesaĝoj inter kelkaj diskutantoj en lingve nesimetria forumo?


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Unu komento cxe la pagxo. [Montri komentojn/formularon]