Vikio de Nitobe!: Vikio/Atingorajtoj ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | MalpermesiteLastaj Sxangxoj | MalpermesiteLastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Atingorajtoj


Ekzistas tri specoj de atingorajtoj -- rajto por legi, redakti kaj komenti. Sxangxi ilin povas prizorganto de koncerna pagxo (kutime tiu, kiu kreis gxin).


Sube de cxiu pagxo estas ligilo al pagxo, sur kiu oni povas sxangxi bezonatajn rajtojn. Sur tiu pagxo por indiko de cxiu rajto ekzistas aparta teksta fenestreto. Se vi enskribos simbolon *, tio signifas, ke koncernan rajton havos cxiuj uzantoj. Se vi enskribos iun nomon, ekz LudovikoZamenhofo, tiukaze nur tiu uzanto havos tian rajton. La simbolo ! signifas "ne", ekz. !* signifas, ke neniu havas koncernan rajton kaj ekzemple !LudovikoZamenhofo signifos, ke nur tiu uzanto ne havas tian rajton. La simbolo $ signifas, ke koncernan rajton havas nur uzantoj, kiuj estas ensalutintaj.


Malplena teksta fenestreto signifas, ke koncernan rajton havas nur mem prizorganto.


Jxus kreitajn pagxojn defauxlte povas legi, redakti kaj komenti cxiuj uzantoj. Sed atentu, ke se vi kreas subpagxon, gxi heredas rajtojn de sia "fonto"-pagxo.

Grupoj de uzantoj


En tiuj tekstaj kampoj eblas indikadi ankaux grupojn de uzantoj. Krei novan grupon de uzantoj povas nur administranto. Se vi enskribos nomon de iu grupo en teksta fenestreto, koncernan rajton ekhavos cxiuj uzantoj de tiu grupo.
La grupo Admins - estas grupo por administrantoj.


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]